Episodios

  • Alia protektismo eblas
    May 3 2025

    Por S-ro Donald Trump «tariff» (doganpago) estas «la plej bela vorto en la vortaro». Ĉu ankaŭ por la maldekstro? Nun embarasiĝinta de la naciisma direkto, kiun donas al ĝi la usona prezidanto, ĝi estis antaŭ nelonge fiera defendi sian propran version de protektismo. «Le Monde diplomatique», Majo 2025.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/05/article3297.html


    Foto de J Narrin: manifestacio en Seattle, Usono, kontraŭ la ministra konferenco de Monda Organizaĵo pri Komerco, Novembro 1999 (CC BY 3.0).

    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Más Menos
    22 m
  • La internacio de cenzuristoj
    Apr 4 2025

    Stranga alianco ekformiĝas. Ja ne tiu de «malbono» en kiu ariĝas la «malamikoj» de Okcidento. Nek tiu de s-ro Donald Trump ĝis s-ro Vladimir Putin. Sed pli vasta alianco, tiel laŭmoda kiel miskonata: la internacio de cenzuristoj, en kiu flankalflanke troviĝas aŭtokratoj, demokratoj kaj burokratoj. «Le Monde diplomatique», Aprilo 2025.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/04/article3287.html


    Artverko: Walter Praefke — «Scissors» (Tondilo), 1939.

    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Más Menos
    6 m
  • Kiu voĉdonas por la franca ekstremdekstro?
    Mar 1 2025

    Jen partio, kiu gajnas ok milionojn da voĉoj en dudek jaroj. Kiu estas ĝia recepto? Kiaj estas ĝiaj ingrediencoj, ideologiaj aŭ sociologiaj? Pri tio, pluraj freŝdataj publikigaĵoj donas valorajn respondojn. «Le Monde diplomatique», Februaro 2025.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/03/article3276.html


    Foto far Blandine Le Cain, CC BY 2.0.

    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Más Menos
    29 m
  • Kaj la «teknoj» pente submetiĝis
    Feb 1 2025

    Kun iliaj borsaj kapitaloj, kiujn envias eĉ malnetaj enlandaj produktoj, ilia kontrolo pri dissendado de informoj, kaj ilia ĉieesto en socialaj interrilatoj, la usonaj gigantoj de ciferecaj teknologioj ŝajnis fine pli potencaj ol ŝtatoj. Fabriki monon (virtualan) aŭ konkeri la kosmon, ilia apetito por regpovo ŝajnis senlima. La sensacia submetiĝo de la «teknaj» mastroj al s-ro Donald Trump tamen rivelas nudajn reĝojn, dependantajn de politika regpotenco. «Le Monde diplomatique», Februaro 2025.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/01/article3263.html


    Artverko: Honoré Daumier — «Très humbles, très soumis, très obéissans… et surtout très voraces sujets» (Tre humilaj, tre cedemaj, tre obeemaj… kaj precipe tre manĝavidaj subuloj), 1832.

    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Más Menos
    6 m
  • Balota forĵonglado
    Jan 2 2025

    Pri la balotadoj, kiuj punktis la jaron 2024, ne estis antaŭskribite, ke la prezidanta balotado de Rumanujo havos apartan gravecon. De post 1989 kaj la disfalo de komunismo Social-Demokrata Partio (PSD) kaj Nacia Liberala Partio (PNL), ambaŭ same tiom atlantikismaj kaj poreŭropaj, sin sekvas en regado, kiam ili ne kune regas, kiel okazas nun. Surprizo de internacia amplekso ŝajnis do tute ne probabla. «Le Monde diplomatique», Januaro 2025.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/01/article3263.html


    Artverko: Arthur Segal — «Der Sündenfall» (La falo de la homo), 1920.

    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Más Menos
    6 m
  • Ĉio, kio nin disigas
    Dec 22 2024

    Esti senigita de laboro estas malbeno. Tro ofte labori estas sufero, kiam ĝi donas la senton, ke oni dronas en oceano da sensencaj, lacigaj kaj tro multaj taskoj. Ekde la 1980-aj jaroj, la francaj regantoj kontribuis por igi salajrecon sperto de maljusteco, kaj nuntempe firmigas tiun ĉi alternativon: estas tio aŭ nenio. «Le Monde diplomatique», Decembro 2024.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2024/12/article3259.html


    Artverko: Konstruistoj en la ĉirkaŭurbo Issy-les-Moulineaux de Parizo, Francujo. (Jeanne Menjoulet/CC BY 2.0)

    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Más Menos
    12 m
  • La eŭropa skraptapiŝo
    Dec 1 2024

    Ĉu eblas samtempe brustoŝveli kaj ventrodanci? Laŭ arta vidpunkto, tio estas malkonsilinda: brusta rigideco malhelpas pelvan flekseblecon, kaj rezultas malgracia movo, kiu iom ridindigas la faranton. Laŭ diplomatia vidpunkto la rezulto ne estas pli konvinka. La eŭropaj regantoj, kiuj akceptis la elekton de s-ro Donald Trump per miksaĵo de fanfaronado kaj omaĝeco, baldaŭ konstatos tion. «Le Monde diplomatique», Decembro 2024.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2024/12/article3253.html


    Artverko: Francisco de Goya. — «El rapto de Europa» (La rabo de Eŭropa), 1772.

    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Más Menos
    6 m
  • «Danĝera ideo»
    Nov 8 2024

    Malabundo: tiu metodo estas tiel misfamiĝinta, ke oni ne plu aŭdacas diri ĝian nomon. La franca registaro do aludos «buĝeton por reĝustigo», «por respondecemo», «por vero». Tiel ĝi revenas. Ne kiel ŝokterapio, sed iom post iom, diskrete, preskaŭ honte. «Le Monde diplomatique», Novembro 2024.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2024/11/article3245.html


    Artverko: Edmond Allouard. — «Ruines de la Cour des comptes: la salle des fêtes» (Ruinoj de la Revizora Kortumo: la aranĝejo), ĉ. 1875.

    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Más Menos
    6 m
adbl_web_global_use_to_activate_webcro805_stickypopup